Konsiletoj

  • Kompilo kun viaj tradukoj

    Vi tradukis aplikaĵon, kaj nun vi volas rigardi vian tradukon ene de la aplikaĵo, ĉu ne? Certe! Mi listas la paŝojn:
    1. Malfermu Konzolon kaj eniru vian ĝeneralan KDE-dosierujon: cd nomon
    2. Vi bezonas elpreni laborkopion de la Esperanta sekcio: svn co svn+ssh://uzantnomo@svn.kde.org/home/kde/branches/stable/l10n/eo/messages/
    3. Nun vi bezonas la skriptojn por konstrui la lokaĵon, do vi elprenu vian laborkopion: svn co svn+ssh://uzantnomo@svn.kde.org/home/kde/trunk/l10n/scripts
    4. Vi tajpu: scripts/autogen.sh eo
    5. Eniru la specifan Esperantan dosierujon cd eo
    6. ./configure
    7. make
    8. sudo make install (aŭ su)

    Nun vi povas malfermi la aplikaĵon kaj vidi vian tradukon (nu, vi povas se vi jam enmetis la ŝanĝojn en la SVN deponejo). Se vi ne havas SSH-konton, vi povas elpreni la dosierojn sennome; nur sekvu la paŝojn de la fontoreferenco sube.
    Vi ne devas ripeti la ./configure paŝon denove, nur la make kaj make install paŝojn post ĝisdatigo de dosiero.
    Noto: mi bezonis instali 'libtool' en mia nova Ubuntu
    Fonto: kde-i18n-doc dissendolisto
  • Fulmoklavoj (klavaraj ŝparvojoj)

    Estas konsilinde eviti la uzon de ĉaptelitaj literoj kiel fulmklavoj ĉar en multaj sistemoj, tiuj literoj postulas pli ol unu klavopremon.
    Ekzemplo:
      msgid "Monitor for &changes"
      msgstr "Monitori pri ŝanĝoj"
    La unua penso eble estus elekti la "ŝ" de "ŝanĝoj" kiel fulmoklavo, sed tio ne estas oportuna por ĉiuj sistemoj. Do oni serĉu alian liberan klavon; ekzemple, se "a" ankoraŭ ne funkcias kiel fulmklavo: msgstr "Monitori pri ŝ&anĝoj"
  • Pluralaj formoj

    En la Esperanta tradukado de KDE, ni uzas la sekvantan pluralan formon (ekzemplo):
    msgid "Cannot seed more than 1 torrent."
    msgid_plural "Cannot seed more than %1 torrents."
    msgstr[0] "Ne povas fontsendi pli ol %1 torento."
    msgstr[1] "Ne povas fontsendi pli ol %1 torentoj."

    Kvankam la programisto uzis '1' en la ununombra formo, uzu %1 por eviti erarojn.
    Noto: Se vi uzas simplan tekstredaktilon, vi entajpas inter la citiloj, tamen en Kbabel vi ne vidas la citilojn.
    Fonto: Kbabel Plural Forms
  • KBabel

    Kbabel inkluzivas plurajn validigajn ilojn. Iru al Iloj->Validation. Vi vidos Kontrolu sintakson, Translations containing English, Check Accelerators, Whitespace Translations, Check Plural Forms, Kontrolu longecon de tradukita mesaĝo, Check Translated Messages with a set of Regular Expressions, Check Equations, Check Tags, Look for Translated Context Info, Kontrolu argumentojn, and Check Punctuation. Vi povas agordi aŭtomatan kontrolon, en Agordo->Agordu Kbabel->Redakto->Automatic Checks.
    Ankaŭ KBabel redaktas la paĝokapon de la po-dosieroj aŭtomate; vi nur iru al Project->aŭ New aŭ Configure->Identeco. Entajpu vian nomon kaj retpoŝtadreson, lingvon, nian dissendolistan retpoŝtadreson, Number of plural forms=2.
    En KBabel vi ne devas zorge salteti super la msgid, aŭ tajpi inter citiloj. KBabel dividas la fenestron, apartigante la msgid kaj msgstr. Vi povas rigardi la ekrankopion ĉe: la lasta ekrankopio
    Noto: KBabel jam ne havas prizorganton. Oni nun prilaboras KAider (la nomo ŝanĝiĝas post nelonge) por KDE4.
  • poEdit

    Se vi tradukis .po-dosieron kaj nun volas aldoni ĝin al pli nova versio de tiu dosiero (KDE3 al KDE4, eble), poEdit povas fari tion. Malfermu la malnovan en poEdit, iru al Katalogo->Ĝisdatigi el POT-dosiero, kaj poEdit aldonos novajn liniojn, forĵetos jam ne uzatajn. Nun vi povas traduki la novajn liniojn, kaj ĝustigi la liniojn kiuj ŝanĝiĝis.
  • Scripty

    Scripty estas skripto kiu ruliĝas nokte kaj penas eltrovi erarojn en la tradukoj. Vi povas legi la protokolon ĉe: logs Scripty ne estas perfekta, sed ja trovas multajn erarojn.