Esperanto por KDE

La esperantajn tradukojn vi normale ricevas kune kun la KDE-pakaĵoj. Sed foje la tradukoj iom postsekvas la eldonojn de la programaro. Uzante la plej novan KDE-eldonon vi povus konsideri aldone instali la aktualan pakaĵon kde-i18n el la KDE-arkivo.

Se vi uzas KDE en alia lingvo, vi povas trovi Esperanton en la KDE-Stircentro, en la menuo kiu similas je: "Regiono & Alirebleco -> Lando/Regiono & Lingvo -> Lokaĵo".